martes, 5 de noviembre de 2013

DU HALUCINAJ JAROJ



Post faligi la muregon, tiu kiu enfermis kaj premis ŝin, ŝi eniris unu mondon, tiamaniere nova, ke tage post tage ŝi supriziĝis prio io, kaj lernis ion, ĝis tiam nekonata. Kion ŝia nova menso kaptis, ridetigis ŝin kelkfoje, surprizis ŝin aliafoje, kaj tial ŝi ekpensis novajn demandojn kaj  pripensis kial neniam antaŭ ŝi sciis ĝin.

 

Dujare mergita en nova erao. Tiu tempo taŭgis por ekkoni ke je la aero estas pli multaj sensacioj ol kiujn ŝi kredis, ke la vivo havas vojojn tro malsamajn ol tiujn kiujn ŝi konis, kaj ke ŝi mem ne havis almenaŭ proksiman ideon pri kion ŝi povus sentí kaj vivi.

 

Kiom da fojoj ŝi tremigiĝis dum tiuj du jaroj. Kiom da novaj aferoj ŝi rigardis. Kiom da tiujn aliajn sentís ŝi. Sia nova vivo –kiel klarigis la rakonto de freneza rakontisto-, ekkomencis per antaŭparolo en rifuĝejo apud la granda rivero, kaj ŝia unua jaro komencis je la grandega ebenaro, je la kafa regiono kaj je la printempa monto markita per la 10. Ĝi estis la komenco de du halucinaj jaroj, vivitaj je plena kaptumo kaj konsumitaj pro la soifo de kiu, dum jardekoj, loĝis en dezerto.

 

Oni facile rememoras ŝin je la malvarma kaj pluva nokto grandurbe, kiam kun la kompliceco de Rita, la ĉilianino, defiis la temperaturon kaj la nehalteblajn akvojn, kaj kuraĝis gustumi, je ŝia unua fojo, la nekonatan guston de kreskantan ikonon.

 

Ŝi navigas dum la glacia kaj nigra tagiĝo, gustumante kafon kvazaŭ la plej bona elíksiro, rifuĝiĝata en la varmo transdonita de la egiptia birdo kiu al ŝi injektis gajecon.

 

Ŝi dormas kaj vekiĝas multfoje, kaj kuras kvazaŭ frenezulino tra la koridoro, serĉante la vivon, ĉar lernis, konis kaj vivis, tie, en la somermeza rifuĝejo, kio estas unu paradizo; eltrovo kiu ŝin tremigas, ŝin revolucias, ŝin elektrokutas kaj ŝin paralizas, kaj ekfunciigas maksimume la citrajn valvojn.  

 

Dum junia nokto ŝi eltrovas la nomadan kaŝejon kaj tie, angule, pretigas delicaĵojn por akompani la freŝan mallumecon kaj ricevi la varmetan matenon. Tien ŝi revenas kaj revenas kaj revenas, kaj ĉiam akompanata de eksvizitaĵoj kiuj, certe, taŭgis kiel antaŭparolo por la neforviŝebla momento kiam la ĉefa nomado deturnis sin de sia vojo por lasi sian gajan spuron en lumege nova ŝoseo.

 

Ŝi atendas kun senfina rideto, sidiĝata ĉe Juan, tie monte, por poste mergiĝi en la grandegan vermon kiu voras ŝin kaj mil aliajn, dum reva tagmezo, kiu kondukas al pieda defio de senmara sablo, kaj poste al la plej bongusta noktmanĝo neniam antaŭ gustumita en la Turo.

 

Ŝi revenas la printempan scenejon, sed situiĝas pli supren, je la plej bona rigardejo, kaj ridas dum du tagoj, vivante nekonatajn plentagojn, ludante malrespekte kun grandegaj kaj dikaj statuoj, kaj finante en plenpulma nokto, plena el misagorditaj tenoroj, kantistoj videblaj en blanka kaj nigra, kaj pentagramaj nostalgioj.

 

Oni rimarkas ke ŝi estas feliĉa, piedirante tra la mallarĝaj stratoj de la kariba historio, promenante tra la respektinda murego, trinkante je popolaj stratanguloj, lasante sian spuron je la unuigo de sablo kaj akvo, kaj vindrinkante sub la ekleziaj muroj, ene de magia vinkelo.

 

Ŝi tenas la britan elegantecon postulita de la monarkidomo, kaj tie, vestis ankaŭ nigre, kiel ĝin ordonis la reĝa etiketo, superante la paseman tenebron kiu volis tiri ŝin el sia vojo kaj kiu perturbis, dum minutoj, sian mensordon, rekuperita danke al sia sentdecido, al la amika vino, al la freŝaj akvoj en kiuj ŝi mergis, kaj al la ambrozio trairinta siajn internaĵojn.

 

Je la jarfino, ŝi revenas la plibonan lokon en altega neforgeseble vilaĝo, kaj ĉifoje estis ŝi kiu atendis, sed kun mieno de gastronomía saĝulino deloganta per siaj sorĉaj salatoj; el tie, ŝi malsupreniris por ĝoji kvazaŭ infanino, sub milionoj da lumoj boardintaj la riveron, rememorintaj ŝian infanecon kaj inundintaj ŝin je feliĉeco, kaj ŝi supreniris denove, por vesti blanke kaj montri al la nomado ke li ankoraŭ havis multajn esplorejojn.

 

Ŝi piediras serioze, sur millionoj da ŝtonoj tra plenlegendaj stratoj, intencante spiri la aeron kiun spiris la koloniaj malbonuloj, imagante kion ili vidis dum senfinaj mallumaj noktoj, kaj kiel ili vivis en siaj kotdomoj la pasadon de la tempo, dum ŝi paradis nigre je la blanka litotuko.

 

Denove, brilas blanke dum la nokto de la plantoj kaj la floroj, kiam ŝi kaŭzis la frenezon de la sploristo, avida je mergiĝi ene de la botanika sfero kiun li ne konis.

 

Ŝi paradis spektakla, kun sinuaj movoj, sugesta rideto kaj eleganta vestaĵo, la tago kiam oni diris ŝin ke ŝi vestis kiel la “koketa sinjorino”, kiu vekis la pasiojn de la sama sploristo.

 

Ankaŭ ŝi revenas la egiptan rifuĝejon, kie, post viziti sian amikinon Marta, vivis intensajn horojn de imago kaj gajeco, kun sia cerbo frenezigita de la fantaziaj fabloj parolitaj de frenezulo kiu revis kaj rakontis neeblajn belajn imagojn, sed grandiozaj se tiuj realiĝu.

 

Ŝi eskapis noktmeze dum septembra sabato, por kuri malsuprenirante, defiante la duonombrojn, kvazaŭ iu el la amikaj nomadoj, ĝis la eta rifuĝejo, nur por senti matene ke sia korpo estis tute kovrita de la hermetika ĉirkaŭbrako de griza urso.

 

Laca sed rezoluta, ŝi mergis en komfortegan hangaron, vidante je sia flanko multajn aviadilojn suprenirantajn, dum siavice, la feloidino supreniris tre alte, ĝis kiam ŝi tuŝis la plej blankan nubon ŝi skuĝis kaj kriis sufoke, sed malgraŭ tia tertremo, restis sialoke, el kie ŝi ne volis malsupreniri.

 

Kun valora trezoro karesata de la mara vento, je la unua fojo libera de iu ajn kofro, supreniras denove en la amikan grandan muron de la Karibo kaj, sur ĉi tiu, tostas sub la luno kvazaŭ tegmento; tie, je la marbordo, ŝin batas la vesperventoj kaj ŝin karesas la aŭrorventoj, kaj lacega post neripozaj tagoj, ŝi mergiĝas en longan dormon, protektata de nedormema gardisto rigardanta la havenon.

 

Kiel bone ŝi meritas ĝin, ŝi plenumas finfine, sian revon ĝui sian plej valoran rifuĝejon, kie unu pasiminuto estas kiel unu ĝojohoro. Ŝi pretigas amajn vespermanĝojn, magiajn salatojn kaj ĉielajn trinkaĵojn, ĉar je la sunleviĝo, ŝi sentos la vivon vibri en siaj internaĵoj.

 

Por daŭrigi siajn revojn, ŝi trairas montojn por alveni sian gepatran medion, sed ĉifoje akompanata; tie, ŝi ĉefkomandas, hisas sian flagon, difinas sian teritorion kaj eklernas ke ŝi povas trairi la tunelojn silente, kaj ke la katinoj ne bezonas miaŭi por montri ke ili vivas.

 

Sub la mantelo de la steloj, dum nokto de viva foiro, ŝi vivas alian freneznokton,  kiam ŝanĝas la koloron kaj elektas la ruĝan, kiu plenigas ŝin per lumo; tio surprizigas la stuporigitan nomadon, kiu ekscitata, direktas ŝin tra unu vojeto antaŭe ne trairita, neniam pensita de ŝi, sed tiamaniere fruktodona, ke ĉiuj motoroj startis por generi litrojn da citroj.

 

Sen multe planigi, ŝi revenas la bordon de la granda rivero, kaj dum la silenta kaj kvieta noktomezo, tostas per meksika gusto, dancas kaj ludas tage sur bluaj akvoj, trairas mallarĝaj stratoj, kaj denove grimpas sur la vulkanon ĝis kiam ĝia eksplodo portas ŝin al la trankvilega dormado.

 

Je la fino de la dua jaro, pro koincido persvadita de la dioj, ŝi estas alifoje en la ebenaro, kie sia mirinda aventuro komencis. Lolo, la amiko, bonvenigas ŝin per ĝia plena suno. La influo de tia ne egala tero impulsas ŝin elmontri mil kolorojn, kaŭzintaj elektrajn ŝokojn kaj frumatenajn blankajn riverojn.

 

Du jaroj post faligi la muregon multe ŝanĝis en sia vivo. La planedo per kiu ŝi vojaĝis, koliziis kontraŭ alia, pli forta, detruinta tiun sian, kaj ekde tiam sia tuta spaco estas malsama. Multe ŝanĝis…

 

Ŝi ŝanĝis multajn el siaj ideoj, forlasinte definitive tiujn pli malhelajn, evitinte tiujn dubajn kaj ĉirkaŭbrakinte tiujn vivajn. Ŝi ridetas, memorante kion ŝi pensis kaj komparante ĝin kun kion ŝi komprenas. La nebulaj jaroj finiĝis, kaj ekbruligiĝis la lumo de la novaj realecoj. 

 

Ŝi ŝanĝis multajn el siaj koloroj kaj, anstataŭ enfermiĝi inter blankaj kaj nigraj, komprenis la blankan gajecon, la ruĝan nerespekton, la bluan mildecon, aŭ la oranĝan sensacon. Ŝi komprenis ĉiujn kolorojn: la verdan kaj la flavan, la rozan kaj la violan, la miksojn kaj la ĉielarkon. Ŝi konis ilin finfine, kaj prenis ilin ame.

 

Ŝi ŝanĝis multajn el siaj vizioj kiam siaj okuloj trovis la lumon. Kiam ili estis nigraj, vidis nur la ŝajnojn kaj tiun kiun oni ordonis ke ili vidu: pejzaĝoj kie mankas la emocio. Ili verdiĝis kaj ĉiutage vidas plu, ĉar pligrandigis siajn horizontojn kaj kaptis nekonitajn imagojn de erupcia naturo.

 

Ŝi ŝanĝis multajn el siaj movadoj. Paŝon post paŝo ŝi sciis, ke la propra kadenco povas esti la gajeco alies. Ŝi komprenis ke antaŭe ruliĝis kurbigita subpeze de la granda murego, sed ke nun, ŝi povus glitigi kun ĉarmo kaj ritmo antaŭe kaŝitaj. Ŝi sciis ke anstataŭ treni la nigran kaj la grizan, nun kapablas flosi milkolore.

 

Ŝi ŝanĝis multajn el siaj gustoj, por ekkompreni ke sia buŝo devas lerni la guston je naskiĝanta suno de la vibrantan lafon, la potencajn flamojn kaj la miljarajn rokojn emanantaj el la vulkano konstruita de ŝi mem. Ŝi perfektigis la sensacion de la vitgustoj, sed ankaŭ ŝi sciis kiom da bongusta estas la esencon ĝermanta el la profondaj akvoj, siavice ŝprucantaj, neelĉerpeblaj, el potencaj generatoroj de delicaj mandarinoj.

 

Ŝi ŝanĝis multajn el sia ridoj. Spontanajn, tre interspacigitajn kaj sen vivon oni vidis ilin. Koloraj, vivaj kaj kontaĝaj estas nun. Ili lumigas ŝian vizaĝon, kaj la tutan tagon, kiam ĝermas el la gajecoj alvenantaj en ŝian koron. 

 

Kaj ŝi ŝanĝis sian nomon. Se la pasinteco kiu ŝin kaptis jam ne ekzistas; kaj se sia vivo havas alian vivon, jam ne estas valida kialo por konservi la nomon kiu ŝin karakterizis dum la obskurantisma erao. Kaj naskiĝinta mateno, gluita al detruisto de muroj, bruligita de nova varmo, ĉirkaŭbrakita de la milda muziko, laca pro la monta supreniro, inundita je energio kaj ankrita al sia pasio, ŝi eltrovis ke ŝi nomiĝas Animo.

 

Ж

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

ВИДА

lunes, 9 de enero de 2012

LA FALIGITA MUREGO



Historio brodita per anim’ kaj viv’

P
rotektita de la mallumeco de unu nokto cedonta baldaŭ sian lokon al la suno, ŝi glitas per perfekta kaj silenta movado ĝis la korpo ŝiaflanke. Alvenante, ŝi trovas, ne serĉinte ĝin, angulon kie, neklarigible, ŝia kapo eniras kaj lokas milde. -
Li ricevas ŝin kaj volas dormi sed ne povas ĉar li rimarkas ke estas la momentkomenco kiun li devas vivi. Ŝi fermas ŝiajn okulojn, sed ankaŭ ne dormas. Estas magia horo dum la ebensunleviĝo.
La nekomparebla tagkomenco venas meze de la ombroj kaj finas kiam la suno jam supreniras nehalteble. Unu periodo de pli ol tri horoj dum kiuj ili aŭskultis mil sonojn, parolis mil susurojn, faris mil movojn kaj rigardis mil imagojn. Ili estis du, vivinte la vivon, kiel se tiu estis ilia lasta sunleviĝo.
Estis la sunleviĝo en la “kumare”-tero, kiam la lumo alvenis meze de mildaj voĉoj kaj kiam aperis, unuafoje, elirinte el nebuloj, ridetinte milde, sugestinte ŝian intimecon, dancinte inter blankaj littukoj kaj grimpinte facilmove, la etan feloidinon ekkaptinta la matenon. Estas la sama aperonta poste, kaj ĉiufoje per pli mildaj kaj precizaj movoj.
Ŝi moviĝas malrapide, la hararo partefalante sur ŝian vizaĝon, rigardante fikse, levante kun muzika gracio ŝiajn krurojn, kaj adaptiĝante en ŝia prefera loko, tie supren.
Kiam ŝi estas verte, ridetas, antaŭeniras, posteniras kaj balancas ĝis enfiksiĝi, kaj faras ponton unuiganta ŝin al alia mondo. Kaj oni vidas ŝin feliĉa. Oni sentas ŝin feliĉa. Oni aŭskultas ŝin feliĉa. Ŝi rompas ŝiajn antaŭajn vivojn per neripareblaj pecoj kaj vojaĝas al la pleneco kiun ŝi ne povas klarigi.
Tiu ĉiela vojaĝo, ĝis la trograndecon, estas la dua komencita de ŝi ekde ŝia mirinda transformo de la deka jaro, kaj preskaŭ paralela al alia vojaĝo, tera ĉi tiu, sed farita, kiel tiu, el pluraj fazoj. Je la unua, ŝi malsupreniris, meze de abismoj kaj tuneloj, la pordon de la grandega ebeno, kantis al tiuj teroj, novaj por ŝi, kaj revenis la grandegan urbon. Ŝi faris kampan paŭzon je la kruda kaj monta oriento –kie kelknokte de ŝia dua vivo havis rendevuon kun steloj kaj papilionoj-, sed aŭtoritata voĉo ordonis ŝin reveni kurante, por vivi la duan fazon, tiun kiun komencis en nevojaĝplana vespero, persekutante la grandan riveron dum sia vojaĝego norden.
En ĉi tiu dua ĉapitro de la tera vojaĝo, ŝi rigardas la malproksiman riveron maldekstren, kiel granda blanka bendo faranta valon; vidas ĝin sub ŝiaj piedoj, agresema, kafa kaj brua, matene de “ondaimaĉielo; vidas ĝin ŝiadekstre, pli trankvila, fiksante limojn antaŭ la montaro; trairas ĝin denove, pli larĝa kaj trankvila, je la bordo de la departementa orporto; serĉas ĝin tra la havenmallumo kie oni ricevas ŝin kvazaŭ reĝino en la Arce-kastelo; rigardadas ĝin denove tro larĝa en la Berrio-territorio, kaj miras pro ĝia belega paso dum la “barrameha” sunleviĝo, je la flanko de la fiŝistoj.
Post dek intensaj tagoj de ŝia nova vivo, ŝi vivis trian fazon tra la milda grundo, brodita el kafaj arboj, en kies perlo eltrovis ke ŝia alia vojaĝo, tiu ĉiela, de impetaj noktiĝoj kaj malrapidaj sunleviĝoj, ŝanĝis rapide, superante la obstaklojn metitajn de la protektema naturo, por ektrovi unu gajan vojon per kiu la feloidino supreniras la nebulojn.
Dum la kvara fazo, ŝi iris la verdajn montojn kie li atendis ŝin, rifuĝita supre unu deko. Kaj tie, ŝi trovis tion kion antaŭ neniam ŝi spertis: la vojo al la pleneco jam ne havis barierojn kaj permesis al ŝi vojaĝi, super nebuloj kaj ĉieloj, la planedon kie neniam ŝi pensis alveni. Kaj denove, ŝi estis la eta feloidino, sed multe pli facilmova, kun nepensitaj movadoj, enfiksita funde en la feliĉeco elmeriĝinta el la vivo kaj ŝi ĝojis plena de malsama energio. Transformiĝas, malgraŭ ke ŝi ne perceptas, ŝiaj okuloj, ŝia vizaĝo, ŝia haŭto, ŝia rideto kaj ŝia vivo.
Se oni povus paroli pri unu ŝanĝpunkto je ŝia vivo, estis ĝi; pri unu voja ŝanĝtago, tiu mardo; pri unu frenezeca horo, tiu tagmezo; pri monato kiun ŝi ne devos forgesi, tiu de dio Jano; pri loko kie ŝi vibris, tie supre, suprenirante la dekan ciferon.
Estis du ŝiaj santempaj vojaĝoj, ĉiu je kvar ĉapitroj. Ebeno, rivero, kafo kaj monto difinis ilin. Kaj fine de tiu trairo, ŝi povis kompreni la forton de la sensacioj kiujn malkonis, kritikis, distordis, timis kaj antaŭjuĝis.
Sed estas justa rimarki ke ambaŭ vojaĝoj, tiu grunda kaj tiu ĉiela, havis antaŭparolon meze de la varmo, tre proksime al la sama amika rivero, iu semajnofino, la lasta deko de la deka jaro, kien ŝi alvenis kun sia konfuza kaj tima menso, kaj kie suferis pro sia mensa maltrankvileco kaj pro la fera bariero ferminta siajn vojojn, sed el kie ŝi eliris dezirante vivi. 
Sub la pova influo de la vivo kiun ŝi jam ne volis, ŝi konstruis nepreterpaseblan muregon, fundamentita el mallumaj dekjaroj, tatuitaj paradigmoj surkore, kaj nekonfeseblaj mitoj fiksitaj je sia cerbo de prapatroj mergitaj en la obskurantismo, de ĉefpastroj kun timaj paroladoj, tordataj pensoj kaj presbiterianaj vestaĵoj, kaj de misteraj virinoj kun monaĥinaj ŝildoj ŝajnigantaj sublimecon.
Sed ŝi decidis, iumomente je ŝia dua vivo, ke jam estis horo por faligi la muregon kaj ŝi ekkomencis faligi ĝin iom post iom, ĝis kiam, feliĉa koincido, post malfortigi la fundamentojn de tiu malgloro, ŝi trovis la vojon por eniri la antaŭparolon de la dekdeko, kie la grandega muro ekfaliĝis. Kaj unuigis je ŝia pova mensohaŭbizo, la eksterforton produktita de siaj du vojaĝoj: tiu grunde, freneza kaj viva, kaj tiu ĉiele, halucina kaj sensa, kie ŝia cerbo gajnis tiom da forto ĝis esti nevenkebla, kaj kie nur restis rubon de la fortikaĵo.
Proceso malfacile spertebla kun iu ajn virino estis tiun kiun konis la freneza esploristo kiu akompanis ŝin tra tiuj vojoj, kaj kiu havis la defion kunlabori por la apero de la novaj tempoj. Li ricevis ŝin timema kaj kirasa, sentis ŝin evolui sopirema kaj malantaŭjuĝema, kaj vidis ŝin iĝi feliĉa feloidino, grimpante sen timoj la altecojn per vojoj, antaŭ turmentaj sed nun, mildaj vojetoj.
La historio komencis en la deko, havis antaŭparolon en unu deko, spertis dek tagojn antaŭ senti ke jam ne estis vivbariloj, kaj gradiĝis je sia tria vivo en la deko, flanke de la deka strato. Neniam ŝi imagis kiom da signifoj povus havi unu ciferon.
Ŝi estas nun pli feloidino, plena el novaj ideoj invadantaj ŝian frenezan cerbon, kiu dum jaroj ne vivis tiujn priokupojn. Ŝi vivas intense ĉiuhore. Ŝi mergiĝas profunde dum ĉiu solena epizodo kaj jam, anstatbarilojn konstruas lageton, ĉiufoje pli granda kaj ĉiutage pli plena el magia akvo. La lageto superas la diglageton kaj ekfalas per belegaj akvofaloj, surprizaj, ektremaj kaj nedefineblaj, pri kiuj ŝi nescias ke tiuj estas premio ideita de la Olimpoloĝantoj por kiam ŝi ekdecidu navigi tra la galaksioj.
Kiam li jam trinkis parton de tiu lageto kaj baniĝis per alia kvanto de tiu belega likvo, li pensas pri kion li jam vidis en tiu feloidino vekiĝinta je nova vivo, kiam nek ŝi mem povis imagi. Kaj la filmo pri tiu nekredebla transformo ekkomencas trairi lian menson, kaj vidas ŝin, sentas ŝin, aŭskultas ŝin, tuŝas ŝin, rememoras ŝin, aŭdas ŝin, rigardadas ŝin, trairas ŝin, gustumas ŝin, gvidas ŝin kaj rimarkas ke, nur nun, konas ŝin
Li rememoras ŝin sidita terase, dum la tagoj de la antaŭparolo, vestita nigre, ŝajninte sekura, reale duboplena: ŝiaj maldecidaj okuloj, akcelita koro kaj manoj tuŝantaj nur la aeron.
Li rememoras ŝin nerva, siaflanke, dum la sunleviĝo kantita de mil voĉoj, kaj vidas ŝin klopodante pruvi ŝian lertecon de malmodesta ĉefkuiristo.
Li aŭskultas ŝin susuri per malsama voĉo kaj ne tiun kiun ŝi havis ĉiam. Delikata sono eliranta sian animon kaj farita de la tremoj de ŝia ĉefa kofro, protektita dum jarkvinoj ombre, sed nun malkovrita kaj deziregante vivan lumon.
Li sentas ŝin algluita je lia haŭto, algluiĝita forte, kaj malalglui ŝin ne eblas kiam la suno naskiĝas kaj donas al ŝi algluajn fulmojn.
Li portas ŝin mane por ke ŝi vidu, tuŝu kaj sentu, kaj ŝi permezas tion, tima je la komenco, konfida je la alia tago kaj gaja je la sekvanta semajno.
Li permezas al ŝi gvidi lin sub la fontano, kie finfine ŝia tuŝosenso jam ne prenas nur la aeron sed ekzorgas kaj ekpoluras ŝian novan magneton, rimarkante ke ŝi povas transfiguri ĝin.
Li vidas ŝin ĝojante la impresan montpejzaĝon alvenantan novan klimaton de senlimaj ebenoj, kie ŝi ridetas kaj kantas, trinkas vinon kaj sonĝas, furioziĝas kaj trankviliĝas, dormas laca kaj vekiĝas entuziasma.
Li trairas ŝin malrapide, akompanata de bongustaj manĝaĵoj kaj vinoj, logita de la sensacio je malkovri kaj koni ŝin funde, danke al la preciza laboro farita de ŝi, por malkovri ĉiujn angulojn de ŝia paradizo
Li sentas ŝin gliti al li, dum tiu sunleviĝo kiam iĝis feloidino kaj same dum aliaj malhelaj frumatenoj lumigiĝantaj samtempe kiam ŝi grimpas.
Li vidas ŝin piediri per malsama ritmo, apogata sur ruĝo donanta al ŝi junan aeron, trairante, per gaja paso, placon kies aero odoras je venko.
Li surprize aŭskultas ŝin, kiam ŝi alvenas rapide, rakonti ke ŝi vestas vestaĵojn konceptitajn nur por eksciti lin multe, por ke li ne rezistu ĝian koloron, ĝiajn mezurojn nek ĝian aspekton kaj santempe ĝoju per la imago de la vejno supreniranta la senfinon.
Li kunportas ŝin tra mallarĝaj kaj deklivaj stratoj, plenegaj el historio, dum grizaj vesperoj invitantaj alveni etajn lokojn por varmigi la animojn kaj mildigi la gorĝojn.
Li gustumas ŝin malrapide kaj tra ŝiaj anguloj, tiunokte kiam ŝi permesis ke li portu ŝin la altecojn gvidita de la lakta gajeco de gustoj mildiginte ŝin.
Li konas ŝin funde kaj pli tie de iu ajn atmosfero, dum la frenezega tagmezo, la urba pejzaĝo malproksime, kiam li instruas al ŝi novajn ritajn dancojn por la nova korpo de ŝia nova vivo.
Li revas ŝin je blanka, la koloro dononta ŝin voluptan brilon kaj kiun ŝi vestos dum novaj noktoj, konceptitaj por gustumi vivajn gustojn kaj navigi misterajn vojojn.
Li estas certa ke ĉi tiu historio estis brodita per animo kaj vivo. Kaj se li devu sintezi ĝin per nur unu frazo sufiĉe klara, li dirus ke murego tre bone konstruita, per fundamentoj ŝajnintaj fortaj kaj kun defendsistemo ĉiam atenta, malsupreniris dum mallonga tempo.  Ŝajnis tiel pova tiu murego ke pensi pri ĝia ekfalo estis mallogika. Kaj tamen, kiam ĝi ekfalis, estis evidente ke nek ĝiaj fundamentoj nek ĝiaj apogoj nek ĝiaj defendoj nek ĝia strukturo estis tiel solidaj kiel ĝi ŝajnis. Tio kio fortigis la muregon dum tiom da jarkvinoj ne estis ĝia arkitekturo, sed la legendo aperinta ĉirkaŭ ĝi, kaj la mallumegaj mitoj izolintaj ŝin el la mondo.
Ĉio tio falis la plankon. Falis tiu murego ne volinta fali. Alia mondo, de pli pura aero, ekaperis el tiaj ruinoj. Antaŭ ol la tagoj, markitaj el la deko, tra ĝiaj kreneloj pasis ombra gardistino. Nun, sur la ruinoj de tia grandega muro saltas gaje viva feloidino. Kaj en tiu sama spaco konstruas, delikate, palacon el kie ŝi ne volas eliri.
Ж Ж



ВИДА

lunes, 26 de diciembre de 2011

VIRINO EN BLANKA



La pordo malfermiĝis subite, je lia dorso, kaj li ĝiris kaŭze de la bruo kaj la movo kiujn li perceptis malantaŭen. Kaj ĝirinte, li vidis ŝin.
Tuta lia mondo transformiĝis je tiu momento. Lia menso freneziĝis; liaj movoj haltiĝis; lia voĉo mutiĝis; kaj lia rigardo paraliziĝis. Tiam la horloĝo haltiĝis, la bruoj finiĝis kaj la granda rivero, tie je la fundo, ne kuris plu.
Ĉio okazis je la sublima momento kiam li vidis ŝin, aperante apud tiu pordo, ekuzante neforgeseblan rigardon kaj specialan rideton, kiu invitis lin alproksimiĝi.
Kaj li alproksimiĝis tre malrapide. Liaj kvin sensoj enhavis tiun virinon en blanka kaj mergis lin en la nova atmosfero ĝirinte ĉirkaŭ ili du.
Tute blanka. Ŝia vizaĝo, tute kormola. El ŝi emanis voluptemon. Unu vera muzo por la imago.
Ŝi paŝis kaj flosis por ke li vidu ŝin. Ŝi rigardis kaj ridetis por ke li persekutu ŝin. Ŝi tostis kaj drinkis por ke li deziru ŝin. Ŝi ripozis kaj dormis por ke li rigardadu ŝin. Ŝi vekiĝis kaj susuris por ke li ĉirkaŭbraku ŝin.
Li vivis feliĉegajn horojn. Al tiu enfreneza blanko li kunigis alian blankon per kiu li trairis ŝian korpon: lakta eliksiro kiu lin kaptis kaj per kiu li gustumis la tutan cinaman figuron kaj lin transportis en unu novan mondon, plena el nekonataj sensacioj kaj nekontroleblaj ektremoj.
La likvaĵo grimpis ĉiujn montojn, trairis ĉiujn valojn kaj glitis tra ĉiuj toboganoj, konstruante alian blankan vestaĵon kaj farante pli brilan tiun haŭton kiu vidigis ĝin.

jueves, 22 de diciembre de 2011

BLANKA KAJ CINAMA




“La pordo estas malfermata”. Nur tion diris la magia voĉo, sed estis tiel klara kaj tiel emocia mesaĝo, ke li rapidiĝis la paŝon kaj akcele supreniris ŝtupare la angulon de la neforgeseblaj sovaĝaj renkontoj.
Estis la naviganto, reveninta por ankradi je la sama haveneto, kien li alvenis iuvespere, post la Marsa ekvinokso, por poste perdiĝi dum 15 lunoj, kaj reaperi alivespere, protektita de Juno, por rigardadi denove la stelon al kiu, unuafoje, li kredis vidi brilante, kaj poste lumiĝus lin plene.
Kaj verdire, la havena pordo estis malfermata. Post puŝi ĝin, oni vidis nur klaran mallumecon aŭ malluman klarecon, ne sciis ĝin bone la naviganto. Gvidis siajn paŝojn la etaj kandellumoj kiuj kondukis lin ĝis la punkto kie, ridetante kaj mistera, la stelo atendis lin.
La unua stela vizio frapis lian cerbon, movis ĉiujn sensaciojn kaj ektremigis liajn sensojn. Vestis por li. La blanka kontrastis kun la cinama, kaj la kafa emfazigis ankoraŭ plu la cinaman. Blanka, blanka, kafa kaj blanka, nur kvar ornamaĵoj ornamis la cinaman kaj donis al ŝi mienon jen naiva, jen volupta.
Ne rezistis ĝin la naviganto. Liaj okuloj ĉirkunprenis kiom ili povis, antaŭ ol liaj manoj prenis la senskomandon, avidaj je gliti tra la cinamtobogano, kiu vekis ĉiujn vivfortojn.
Kaj jam verkataj, tiujn fortojn oni ne povas haltigi. Ili konstruis rapide kaj gaje rozkoloran turon, kiun la stelo komencis, unue kolombumi, por ke ĝi estu la standardo kiu atingu ŝian ĉielan profundecon, kaj poste gustumi, por doti la maksimuman mildecon al ĝi.
La stelon li antaŭ ne vidis tiel, nek sentis tiel. “La pordon estas malfermata”, rememoris. Kaj tial, li trairis ĉiujn ŝiajn angulojn, gustumis ŝin kaj kaŭzis al ŝi senĉesajn tertremojn, kiuj nur kvietiĝis kiam la ĉiela vojo ricevis impetan rivereton, kiu siapaŝe, transiris ŝiajn sensojn, kaŭzis stelkanton kaj elektrumis la naviganton.
La etaj kandellumoj klopodis venki la duonlumon, kiam tiuj du frenezaj vivadorantoj restis kunigitaj, nombrante la sekundojn de solena kaj gaja ripozo.
Lasis la blankon kaj la kafon kaj elektis unu teran vestaĵon por malsupreniri la planedon kaj akompani la naviganton gustumi glaciajn kaj delicajn fruktojn, plezuriĝi, dum iliaj koroj reprenis iliajn normalajn ritmojn.
La naviganto trairas, kiel senripoza frenezulo, marojn kaj marojn, sed ĉiam, iumomente, revenas la stelgolfeton. Por ŝi, laŭ diris, li ne estas iu ajn naviganto, sed la nura kiu remas tra ŝia maro. Li foriras, ĉiam foriras, sed revenas.
Kaj eĉ ili povas ŝipiri kunigitaj, kiel tagoj poste, kiam trairis la forkurvojon, kun la ondoj  maldekstre, la verdo dekstre, por alveni la terenon de la granda rivero, kiu varmigis iliajn animojn dum la sekvanta sunleviĝo.
Antaŭe, ili piediris tra tiuj terenoj kaj dolĉigis iliajn gorĝojn, por ripozi en strando, kie la mallumoj ekkaptis iliajn sensojn.
Sed, antaŭ ol la sunleviĝo, la stelo decidis anticipi la sunon kaj vidigi ŝian propran lumon. Ĉifoje estis ŝi kiu vekigis la sensaciojn kaj skuis la akvojn, ĉar la naviganto estis nekonscia, ene de la silentaj marnebuloj de la mallumeco.
Post revivigi lin, ŝi faris al li sentí denove la cinampovon, kaj ŝi freneziĝis, trovinte multjarajn kaptitajn sensaciojn. Tiu frenezeco impulsis ŝin ekŝipiri, sed ĉifoje, ŝi je la rudo. La stelo disfaldis ŝiajn velojn kaj hisis la standardon, dicedis la ŝipdirekton kaj ludis kun la ondoj, kliniĝis al nova ŝanelo kaj finfine kriis, lasante blankan postsulkon surmare.
Kaj denove ili ekiris, tra malsamaj vojoj. Ili renkontiĝos denove, se la dioj estu favore. Je la naviganta menso restas gravurata la kolorludo ricevinta lin, tiuvespere je sia reveno: ridetinta cinama, duobla blanka, cinama, eta blanka, milda cinama, longa kafa kaj eleganta blanka. Kaj plu tie, plurnuance rozkolora. Unu vidaĵo kiun li volas revidi.
Li havas ion plu por ne forgesi: li estas la nura kiu trairas la ĉielon, kaj tion diris la stela kanto. Kaj li eltrovos la novan vojeton kiu donos plu da lumo al la stelo. Kaj li estos privilegia atestanto kaj ricevonta de novaj delicoj, kiujn nur li vidos kaj gvardos arkivotaj siaanime. Sed ĉio tio, nature, dependos de la diaj deziroj malsuprenirontaj el Olimpo.