“La pordo estas malfermata”. Nur
tion diris la magia voĉo, sed estis tiel klara kaj tiel emocia mesaĝo, ke li rapidiĝis
la paŝon kaj akcele supreniris ŝtupare la angulon de la neforgeseblaj
sovaĝaj renkontoj.
Estis la naviganto, reveninta por ankradi je la sama haveneto, kien li alvenis iuvespere, post la Marsa ekvinokso,
por poste perdiĝi dum 15 lunoj, kaj reaperi alivespere, protektita de Juno, por
rigardadi denove la stelon al kiu, unuafoje, li kredis vidi brilante, kaj poste
lumiĝus lin plene.
Kaj verdire, la havena pordo estis
malfermata. Post puŝi ĝin, oni vidis nur klaran mallumecon aŭ malluman klarecon,
ne sciis ĝin bone la naviganto. Gvidis siajn paŝojn la etaj kandellumoj kiuj kondukis
lin ĝis la punkto kie, ridetante kaj mistera, la stelo atendis lin.
La unua stela vizio frapis lian
cerbon, movis ĉiujn sensaciojn kaj ektremigis liajn sensojn. Vestis por li. La
blanka kontrastis kun la cinama, kaj la kafa emfazigis ankoraŭ plu la cinaman.
Blanka, blanka, kafa kaj blanka, nur kvar ornamaĵoj ornamis la cinaman kaj donis al ŝi mienon jen naiva, jen
volupta.
Ne rezistis ĝin la naviganto.
Liaj okuloj ĉirkunprenis kiom ili povis, antaŭ ol liaj manoj prenis la
senskomandon, avidaj je gliti tra la cinamtobogano, kiu vekis ĉiujn vivfortojn.
Kaj
jam verkataj, tiujn fortojn oni ne povas haltigi. Ili konstruis rapide kaj gaje rozkoloran turon, kiun la stelo
komencis, unue kolombumi, por ke ĝi estu la standardo kiu atingu ŝian ĉielan
profundecon, kaj poste gustumi, por doti la maksimuman mildecon al ĝi.
La stelon li antaŭ ne vidis
tiel, nek sentis tiel. “La pordon estas malfermata”, rememoris. Kaj tial, li
trairis ĉiujn ŝiajn angulojn, gustumis ŝin kaj kaŭzis al ŝi senĉesajn
tertremojn, kiuj nur kvietiĝis kiam la ĉiela vojo ricevis impetan rivereton, kiu
siapaŝe, transiris ŝiajn sensojn, kaŭzis stelkanton kaj elektrumis la
naviganton.
La etaj kandellumoj klopodis venki
la duonlumon, kiam tiuj du frenezaj vivadorantoj restis kunigitaj, nombrante la
sekundojn de solena kaj gaja ripozo.
Lasis la blankon kaj la kafon
kaj elektis unu teran vestaĵon
por malsupreniri la planedon kaj akompani la naviganton gustumi glaciajn kaj
delicajn fruktojn, plezuriĝi, dum iliaj koroj reprenis iliajn normalajn ritmojn.
La naviganto trairas, kiel
senripoza frenezulo, marojn kaj marojn, sed ĉiam, iumomente, revenas la stelgolfeton.
Por ŝi, laŭ diris, li ne estas iu ajn naviganto, sed la nura kiu remas tra ŝia maro.
Li foriras, ĉiam foriras, sed revenas.
Kaj eĉ ili povas ŝipiri
kunigitaj, kiel tagoj poste, kiam trairis la forkurvojon, kun la ondoj maldekstre, la verdo dekstre, por alveni la
terenon de la granda rivero, kiu varmigis iliajn animojn dum la sekvanta
sunleviĝo.
Antaŭe, ili piediris tra tiuj
terenoj kaj dolĉigis iliajn gorĝojn, por ripozi en strando, kie la mallumoj ekkaptis
iliajn sensojn.
Sed, antaŭ ol la sunleviĝo, la
stelo decidis anticipi la sunon kaj vidigi ŝian propran lumon. Ĉifoje estis ŝi kiu
vekigis la sensaciojn kaj skuis la akvojn, ĉar la naviganto estis nekonscia, ene
de la silentaj marnebuloj de la mallumeco.
Post revivigi lin, ŝi faris
al li sentí denove la cinampovon, kaj ŝi freneziĝis, trovinte multjarajn kaptitajn
sensaciojn. Tiu frenezeco impulsis ŝin ekŝipiri, sed ĉifoje, ŝi je la rudo. La
stelo disfaldis ŝiajn velojn kaj hisis la standardon, dicedis la ŝipdirekton kaj
ludis kun la ondoj, kliniĝis al nova ŝanelo kaj finfine kriis, lasante blankan postsulkon
surmare.
Kaj
denove ili ekiris, tra malsamaj vojoj. Ili
renkontiĝos denove, se la dioj estu favore. Je la naviganta menso restas gravurata
la kolorludo ricevinta lin, tiuvespere je sia reveno: ridetinta cinama, duobla
blanka, cinama, eta blanka, milda cinama, longa kafa kaj eleganta blanka. Kaj
plu tie, plurnuance rozkolora. Unu vidaĵo kiun li volas revidi.
Li havas ion plu por ne
forgesi: li estas la nura kiu trairas la ĉielon, kaj tion diris la stela kanto.
Kaj li eltrovos la novan vojeton kiu donos plu da lumo al la stelo. Kaj li
estos privilegia atestanto kaj ricevonta de novaj delicoj, kiujn nur li vidos
kaj gvardos arkivotaj siaanime. Sed ĉio tio, nature, dependos de la diaj deziroj malsuprenirontaj el Olimpo.