Post faligi la muregon, tiu
kiu enfermis kaj premis ŝin, ŝi eniris unu mondon, tiamaniere nova, ke tage
post tage ŝi supriziĝis prio io, kaj lernis ion, ĝis tiam nekonata. Kion ŝia
nova menso kaptis, ridetigis ŝin kelkfoje, surprizis ŝin aliafoje, kaj tial ŝi ekpensis
novajn demandojn kaj pripensis kial
neniam antaŭ ŝi sciis ĝin.
Dujare mergita en nova erao. Tiu
tempo taŭgis por ekkoni ke je la aero estas pli multaj sensacioj ol kiujn ŝi
kredis, ke la vivo havas vojojn tro malsamajn ol tiujn kiujn ŝi konis, kaj ke ŝi
mem ne havis almenaŭ proksiman ideon pri kion ŝi povus sentí kaj vivi.
Kiom da fojoj ŝi tremigiĝis dum
tiuj du jaroj. Kiom da novaj aferoj ŝi rigardis. Kiom da tiujn aliajn sentís
ŝi. Sia nova vivo –kiel klarigis la rakonto de freneza rakontisto-, ekkomencis
per antaŭparolo en rifuĝejo apud la granda rivero, kaj ŝia unua jaro komencis
je la grandega ebenaro, je la kafa regiono kaj je la printempa monto markita
per la 10. Ĝi estis la komenco de du halucinaj jaroj, vivitaj je plena kaptumo
kaj konsumitaj pro la soifo de kiu, dum jardekoj, loĝis en dezerto.
Oni facile rememoras ŝin je
la malvarma kaj pluva nokto grandurbe, kiam kun la kompliceco de Rita, la ĉilianino,
defiis la temperaturon kaj la nehalteblajn akvojn, kaj kuraĝis gustumi, je ŝia
unua fojo, la nekonatan guston de kreskantan ikonon.
Ŝi navigas dum la glacia kaj
nigra tagiĝo, gustumante kafon kvazaŭ la plej bona elíksiro, rifuĝiĝata en la
varmo transdonita de la egiptia birdo kiu al ŝi injektis gajecon.
Ŝi dormas kaj vekiĝas
multfoje, kaj kuras kvazaŭ frenezulino tra la koridoro, serĉante la vivon, ĉar
lernis, konis kaj vivis, tie, en la somermeza rifuĝejo, kio estas unu paradizo;
eltrovo kiu ŝin tremigas, ŝin revolucias, ŝin elektrokutas kaj ŝin paralizas,
kaj ekfunciigas maksimume la citrajn valvojn.
Dum junia nokto ŝi eltrovas
la nomadan kaŝejon kaj tie, angule, pretigas delicaĵojn por akompani la freŝan
mallumecon kaj ricevi la varmetan matenon. Tien ŝi revenas kaj revenas kaj
revenas, kaj ĉiam akompanata de eksvizitaĵoj kiuj, certe, taŭgis kiel
antaŭparolo por la neforviŝebla momento kiam la ĉefa nomado deturnis sin de sia
vojo por lasi sian gajan spuron en lumege nova ŝoseo.
Ŝi atendas kun senfina rideto,
sidiĝata ĉe Juan, tie monte, por poste mergiĝi en la grandegan vermon kiu voras
ŝin kaj mil aliajn, dum reva tagmezo, kiu kondukas al pieda defio de senmara
sablo, kaj poste al la plej bongusta noktmanĝo neniam antaŭ gustumita en la Turo.
Ŝi revenas la printempan scenejon,
sed situiĝas pli supren, je la plej bona rigardejo, kaj ridas dum du tagoj, vivante
nekonatajn plentagojn, ludante malrespekte kun grandegaj kaj dikaj statuoj, kaj
finante en plenpulma nokto, plena el misagorditaj tenoroj, kantistoj videblaj en
blanka kaj nigra, kaj pentagramaj nostalgioj.
Oni rimarkas ke ŝi estas
feliĉa, piedirante tra la mallarĝaj stratoj de la kariba historio, promenante tra
la respektinda murego, trinkante je popolaj stratanguloj, lasante sian spuron
je la unuigo de sablo kaj akvo, kaj vindrinkante sub la ekleziaj muroj, ene de
magia vinkelo.
Ŝi tenas la britan
elegantecon postulita de la monarkidomo, kaj tie, vestis ankaŭ nigre, kiel ĝin
ordonis la reĝa etiketo, superante la paseman tenebron kiu volis tiri ŝin el sia
vojo kaj kiu perturbis, dum minutoj, sian mensordon, rekuperita danke al sia
sentdecido, al la amika vino, al la freŝaj akvoj en kiuj ŝi mergis, kaj al la ambrozio
trairinta siajn internaĵojn.
Je la jarfino, ŝi revenas la
plibonan lokon en altega neforgeseble vilaĝo, kaj ĉifoje estis ŝi kiu atendis,
sed kun mieno de gastronomía saĝulino deloganta per siaj sorĉaj salatoj; el tie,
ŝi malsupreniris por ĝoji kvazaŭ infanino, sub milionoj da lumoj boardintaj la
riveron, rememorintaj ŝian infanecon kaj inundintaj ŝin je feliĉeco, kaj ŝi supreniris
denove, por vesti blanke kaj montri al la nomado ke li ankoraŭ havis multajn esplorejojn.
Ŝi piediras serioze, sur
millionoj da ŝtonoj tra plenlegendaj stratoj, intencante spiri la aeron kiun
spiris la koloniaj malbonuloj, imagante kion ili vidis dum senfinaj mallumaj
noktoj, kaj kiel ili vivis en siaj kotdomoj la pasadon de la tempo, dum ŝi paradis
nigre je la blanka litotuko.
Denove, brilas blanke dum la nokto
de la plantoj kaj la floroj, kiam ŝi kaŭzis la frenezon de la sploristo, avida je
mergiĝi ene de la botanika sfero kiun li ne konis.
Ŝi paradis spektakla, kun sinuaj
movoj, sugesta rideto kaj eleganta vestaĵo, la tago kiam oni diris ŝin ke ŝi vestis
kiel la “koketa sinjorino”, kiu vekis la pasiojn de la sama sploristo.
Ankaŭ ŝi revenas la egiptan
rifuĝejon, kie, post viziti sian amikinon Marta, vivis intensajn horojn de imago
kaj gajeco, kun sia cerbo frenezigita de la fantaziaj fabloj parolitaj de
frenezulo kiu revis kaj rakontis neeblajn belajn imagojn, sed grandiozaj se
tiuj realiĝu.
Ŝi eskapis noktmeze dum
septembra sabato, por kuri malsuprenirante, defiante la duonombrojn, kvazaŭ iu
el la amikaj nomadoj, ĝis la eta rifuĝejo, nur por senti matene ke sia korpo
estis tute kovrita de la hermetika ĉirkaŭbrako de griza urso.
Laca sed rezoluta, ŝi mergis
en komfortegan hangaron, vidante je sia flanko multajn aviadilojn
suprenirantajn, dum siavice, la feloidino supreniris tre alte, ĝis kiam ŝi tuŝis
la plej blankan nubon ŝi skuĝis kaj kriis sufoke, sed malgraŭ tia tertremo,
restis sialoke, el kie ŝi ne volis malsupreniri.
Kun valora trezoro karesata
de la mara vento, je la unua fojo libera de iu ajn kofro, supreniras denove en la
amikan grandan muron de la Karibo kaj, sur ĉi tiu, tostas sub la luno kvazaŭ tegmento;
tie, je la marbordo, ŝin batas la vesperventoj kaj ŝin karesas la aŭrorventoj, kaj
lacega post neripozaj tagoj, ŝi mergiĝas en longan dormon, protektata de
nedormema gardisto rigardanta la havenon.
Kiel bone ŝi meritas ĝin, ŝi
plenumas finfine, sian revon ĝui sian plej valoran rifuĝejon, kie unu pasiminuto
estas kiel unu ĝojohoro. Ŝi pretigas amajn vespermanĝojn, magiajn salatojn kaj ĉielajn
trinkaĵojn, ĉar je la sunleviĝo, ŝi sentos la vivon vibri en siaj internaĵoj.
Por daŭrigi siajn revojn, ŝi
trairas montojn por alveni sian gepatran medion, sed ĉifoje akompanata; tie, ŝi
ĉefkomandas, hisas sian flagon, difinas sian teritorion kaj eklernas ke ŝi
povas trairi la tunelojn silente, kaj ke la katinoj ne bezonas miaŭi por montri
ke ili vivas.
Sub la mantelo de la steloj, dum
nokto de viva foiro, ŝi vivas alian freneznokton, kiam ŝanĝas la koloron kaj elektas la ruĝan, kiu
plenigas ŝin per lumo; tio surprizigas la stuporigitan nomadon, kiu ekscitata,
direktas ŝin tra unu vojeto antaŭe ne trairita, neniam pensita de ŝi, sed
tiamaniere fruktodona, ke ĉiuj motoroj startis por generi litrojn da citroj.
Sen multe planigi, ŝi revenas
la bordon de la granda rivero, kaj dum la silenta kaj kvieta noktomezo, tostas
per meksika gusto, dancas kaj ludas tage sur bluaj akvoj, trairas mallarĝaj
stratoj, kaj denove grimpas sur la vulkanon ĝis kiam ĝia eksplodo portas ŝin al
la trankvilega dormado.
Je la fino de la dua jaro, pro
koincido persvadita de la dioj, ŝi estas alifoje en la ebenaro, kie sia mirinda
aventuro komencis. Lolo, la amiko, bonvenigas ŝin per ĝia plena suno. La influo
de tia ne egala tero impulsas ŝin elmontri mil kolorojn, kaŭzintaj elektrajn ŝokojn
kaj frumatenajn blankajn riverojn.
Du jaroj post faligi la
muregon multe ŝanĝis en sia vivo. La planedo per kiu ŝi vojaĝis, koliziis
kontraŭ alia, pli forta, detruinta tiun sian, kaj ekde tiam sia tuta spaco
estas malsama. Multe ŝanĝis…
Ŝi ŝanĝis multajn el siaj ideoj,
forlasinte definitive tiujn pli malhelajn, evitinte tiujn dubajn kaj ĉirkaŭbrakinte
tiujn vivajn. Ŝi ridetas, memorante kion ŝi pensis kaj komparante ĝin kun kion ŝi
komprenas. La nebulaj jaroj finiĝis, kaj ekbruligiĝis la lumo de la novaj
realecoj.
Ŝi ŝanĝis multajn el siaj
koloroj kaj, anstataŭ enfermiĝi inter blankaj kaj nigraj, komprenis la blankan gajecon,
la ruĝan nerespekton, la bluan mildecon, aŭ la oranĝan sensacon. Ŝi komprenis ĉiujn
kolorojn: la verdan kaj la flavan, la rozan kaj la violan, la miksojn kaj la ĉielarkon.
Ŝi konis ilin finfine, kaj prenis ilin ame.
Ŝi ŝanĝis multajn el siaj vizioj
kiam siaj okuloj trovis la lumon. Kiam ili estis nigraj, vidis nur la ŝajnojn
kaj tiun kiun oni ordonis ke ili vidu: pejzaĝoj kie mankas la emocio. Ili verdiĝis
kaj ĉiutage vidas plu, ĉar pligrandigis siajn horizontojn kaj kaptis nekonitajn
imagojn de erupcia naturo.
Ŝi ŝanĝis multajn el siaj
movadoj. Paŝon post paŝo ŝi sciis, ke la propra kadenco povas esti la gajeco
alies. Ŝi komprenis ke antaŭe ruliĝis kurbigita subpeze de la granda murego, sed
ke nun, ŝi povus glitigi kun ĉarmo kaj ritmo antaŭe kaŝitaj. Ŝi sciis ke
anstataŭ treni la nigran kaj la grizan, nun kapablas flosi milkolore.
Ŝi ŝanĝis multajn el siaj
gustoj, por ekkompreni ke sia buŝo devas lerni la guston je naskiĝanta suno de
la vibrantan lafon, la potencajn flamojn kaj la miljarajn rokojn emanantaj el
la vulkano konstruita de ŝi mem. Ŝi perfektigis la sensacion de la vitgustoj, sed
ankaŭ ŝi sciis kiom da bongusta estas la esencon ĝermanta el la profondaj akvoj,
siavice ŝprucantaj, neelĉerpeblaj, el potencaj generatoroj de delicaj mandarinoj.
Ŝi ŝanĝis multajn el sia ridoj.
Spontanajn, tre interspacigitajn kaj sen vivon oni vidis ilin. Koloraj, vivaj kaj
kontaĝaj estas nun. Ili lumigas ŝian vizaĝon, kaj la tutan tagon, kiam ĝermas
el la gajecoj alvenantaj en ŝian koron.
Kaj ŝi ŝanĝis sian nomon. Se la
pasinteco kiu ŝin kaptis jam ne ekzistas; kaj se sia vivo havas alian vivon, jam
ne estas valida kialo por konservi la nomon kiu ŝin karakterizis dum la obskurantisma
erao. Kaj naskiĝinta mateno, gluita al detruisto de muroj, bruligita de nova
varmo, ĉirkaŭbrakita de la milda muziko, laca pro la monta supreniro, inundita
je energio kaj ankrita al sia pasio, ŝi eltrovis ke ŝi nomiĝas Animo.
Ж
ВИДА