Historio brodita per
anim’ kaj viv’
P
|
rotektita
de la mallumeco de unu nokto cedonta baldaŭ sian lokon al la suno, ŝi glitas per perfekta kaj silenta movado ĝis la korpo ŝiaflanke. Alvenante, ŝi trovas, ne serĉinte ĝin, angulon kie, neklarigible, ŝia kapo eniras kaj lokas
milde. -
Li ricevas ŝin kaj volas dormi sed ne povas ĉar li rimarkas ke estas
la momentkomenco kiun li devas vivi. Ŝi fermas ŝiajn okulojn, sed ankaŭ ne dormas. Estas magia horo dum la ebensunleviĝo.
La nekomparebla tagkomenco venas meze de la ombroj kaj finas
kiam la suno jam supreniras nehalteble. Unu periodo de pli ol tri horoj dum
kiuj ili aŭskultis mil sonojn, parolis mil susurojn, faris mil movojn kaj
rigardis mil imagojn. Ili estis du, vivinte la vivon, kiel se tiu estis ilia
lasta sunleviĝo.
Estis la sunleviĝo en la “kumare”-tero,
kiam la lumo alvenis meze de mildaj voĉoj kaj kiam aperis, unuafoje, elirinte el nebuloj, ridetinte milde,
sugestinte ŝian intimecon, dancinte inter blankaj littukoj kaj grimpinte
facilmove, la etan feloidinon ekkaptinta la matenon. Estas la sama aperonta poste,
kaj ĉiufoje per pli mildaj kaj precizaj movoj.
Ŝi moviĝas
malrapide, la hararo partefalante
sur ŝian vizaĝon, rigardante fikse,
levante kun muzika gracio ŝiajn krurojn, kaj
adaptiĝante en ŝia
prefera loko, tie supren.
Kiam ŝi estas verte, ridetas, antaŭeniras, posteniras kaj balancas ĝis enfiksiĝi, kaj faras ponton unuiganta ŝin al alia
mondo. Kaj oni vidas ŝin
feliĉa. Oni sentas ŝin
feliĉa. Oni aŭskultas
ŝin
feliĉa. Ŝi rompas ŝiajn antaŭajn vivojn per neripareblaj pecoj kaj
vojaĝas al la pleneco kiun ŝi ne povas klarigi.
Tiu ĉiela vojaĝo, ĝis la trograndecon, estas la dua komencita
de ŝi ekde ŝia mirinda transformo de la deka jaro, kaj
preskaŭ paralela al alia vojaĝo, tera ĉi tiu, sed farita, kiel tiu, el pluraj
fazoj. Je la unua, ŝi malsupreniris, meze de abismoj
kaj tuneloj, la pordon de la grandega ebeno, kantis al tiuj teroj, novaj por ŝi,
kaj revenis la grandegan
urbon. Ŝi faris kampan paŭzon je la kruda kaj monta oriento –kie
kelknokte de ŝia dua vivo havis
rendevuon kun steloj kaj papilionoj-, sed aŭtoritata voĉo ordonis ŝin reveni kurante, por vivi la duan
fazon, tiun kiun komencis en nevojaĝplana vespero, persekutante la grandan
riveron dum sia vojaĝego norden.
En ĉi tiu dua ĉapitro de la tera vojaĝo, ŝi rigardas la malproksiman riveron maldekstren, kiel granda blanka bendo faranta valon;
vidas ĝin sub ŝiaj piedoj, agresema, kafa kaj
brua, matene de “ondaima” ĉielo; vidas ĝin ŝiadekstre, pli trankvila, fiksante limojn antaŭ la montaro; trairas ĝin denove, pli larĝa kaj
trankvila, je la bordo de la
departementa orporto; serĉas ĝin tra la havenmallumo kie
oni ricevas ŝin kvazaŭ reĝino en la Arce-kastelo; rigardadas
ĝin denove tro larĝa en la Berrio-territorio, kaj miras pro
ĝia belega paso dum la “barrameha”
sunleviĝo, je la flanko de la fiŝistoj.
Post dek intensaj tagoj de
ŝia nova vivo, ŝi vivis trian fazon tra la milda grundo,
brodita el kafaj arboj, en kies perlo eltrovis ke ŝia alia vojaĝo, tiu ĉiela, de impetaj noktiĝoj kaj malrapidaj
sunleviĝoj, ŝanĝis rapide, superante la obstaklojn metitajn
de la protektema naturo, por ektrovi unu gajan vojon per kiu la feloidino supreniras
la nebulojn.
Dum la kvara fazo, ŝi iris la
verdajn montojn kie li atendis ŝin, rifuĝita supre unu deko. Kaj tie, ŝi trovis tion kion antaŭ neniam ŝi spertis: la vojo al la pleneco jam ne
havis barierojn kaj permesis al ŝi vojaĝi, super nebuloj kaj ĉieloj, la planedon kie neniam ŝi pensis alveni. Kaj denove, ŝi estis la
eta feloidino, sed multe pli facilmova,
kun nepensitaj movadoj, enfiksita funde en la feliĉeco elmeriĝinta el la vivo kaj ŝi ĝojis plena de malsama energio. Transformiĝas,
malgraŭ ke ŝi ne perceptas, ŝiaj okuloj,
ŝia vizaĝo, ŝia haŭto, ŝia rideto kaj ŝia vivo.
Se oni povus paroli pri unu
ŝanĝpunkto je ŝia vivo, estis ĝi; pri unu voja ŝanĝtago, tiu mardo; pri unu frenezeca
horo, tiu tagmezo; pri monato kiun ŝi ne devos forgesi, tiu de dio Jano; pri
loko kie ŝi vibris, tie supre,
suprenirante la dekan ciferon.
Estis du ŝiaj
santempaj vojaĝoj, ĉiu je kvar ĉapitroj. Ebeno, rivero, kafo kaj monto difinis
ilin. Kaj fine de tiu trairo, ŝi povis kompreni la forton
de la sensacioj kiujn malkonis, kritikis, distordis, timis kaj antaŭjuĝis.
Sed estas justa rimarki
ke ambaŭ vojaĝoj, tiu grunda kaj tiu ĉiela, havis antaŭparolon
meze de la varmo, tre proksime al la
sama amika rivero, iu semajnofino, la lasta deko de la deka jaro, kien ŝi alvenis
kun sia konfuza kaj tima menso, kaj kie
suferis pro sia mensa maltrankvileco kaj pro la fera bariero ferminta siajn
vojojn, sed el kie ŝi eliris dezirante vivi.
Sub la pova influo de la
vivo kiun ŝi jam ne volis, ŝi konstruis
nepreterpaseblan muregon, fundamentita el
mallumaj dekjaroj, tatuitaj paradigmoj surkore, kaj nekonfeseblaj mitoj fiksitaj
je sia cerbo de prapatroj mergitaj en la obskurantismo, de ĉefpastroj kun timaj paroladoj, tordataj pensoj kaj
presbiterianaj vestaĵoj, kaj de misteraj virinoj kun monaĥinaj ŝildoj ŝajnigantaj sublimecon.
Sed ŝi decidis, iumomente je ŝia dua vivo, ke jam estis horo por
faligi la muregon kaj ŝi ekkomencis faligi ĝin iom post iom, ĝis kiam, feliĉa koincido, post malfortigi la
fundamentojn de tiu malgloro, ŝi trovis la vojon por eniri
la antaŭparolon de la dekdeko, kie la
grandega muro ekfaliĝis. Kaj unuigis je ŝia pova mensohaŭbizo, la eksterforton produktita de
siaj du vojaĝoj: tiu grunde, freneza
kaj viva, kaj tiu ĉiele, halucina kaj sensa, kie ŝia cerbo gajnis tiom da forto ĝis esti nevenkebla, kaj kie nur restis
rubon de la fortikaĵo.
Proceso malfacile spertebla
kun iu ajn virino estis tiun kiun konis la freneza esploristo kiu akompanis ŝin tra tiuj vojoj, kaj kiu havis la
defion kunlabori por la apero de la novaj tempoj. Li ricevis ŝin timema kaj kirasa, sentis ŝin evolui sopirema kaj malantaŭjuĝema, kaj vidis ŝin iĝi feliĉa feloidino, grimpante sen timoj la
altecojn per vojoj, antaŭ turmentaj sed nun, mildaj vojetoj.
La historio komencis en la
deko, havis antaŭparolon en unu deko, spertis dek tagojn antaŭ senti ke jam ne estis
vivbariloj, kaj gradiĝis je sia tria vivo en la deko, flanke
de la deka strato. Neniam ŝi imagis kiom da signifoj povus
havi unu ciferon.
Ŝi estas nun pli feloidino,
plena el novaj ideoj invadantaj ŝian frenezan cerbon, kiu dum jaroj ne vivis tiujn priokupojn. Ŝi vivas intense ĉiuhore. Ŝi mergiĝas profunde dum ĉiu solena
epizodo kaj jam, anstataŭ barilojn konstruas lageton, ĉiufoje pli
granda kaj ĉiutage pli
plena el magia akvo. La lageto superas la
diglageton kaj ekfalas per belegaj akvofaloj, surprizaj, ektremaj kaj
nedefineblaj, pri kiuj ŝi nescias ke tiuj estas premio ideita de la Olimpoloĝantoj por kiam ŝi ekdecidu navigi tra la galaksioj.
Kiam li jam trinkis
parton de tiu lageto kaj baniĝis per alia kvanto de
tiu belega likvo, li pensas pri kion li
jam vidis en tiu feloidino vekiĝinta je nova vivo, kiam nek ŝi mem povis
imagi. Kaj la filmo pri tiu
nekredebla transformo ekkomencas trairi lian menson, kaj vidas ŝin, sentas ŝin, aŭskultas ŝin, tuŝas ŝin, rememoras ŝin, aŭdas ŝin, rigardadas ŝin, trairas ŝin, gustumas ŝin, gvidas ŝin kaj rimarkas ke, nur nun, konas ŝin.
Li rememoras ŝin sidita terase, dum la tagoj de la antaŭparolo, vestita nigre, ŝajninte
sekura, reale duboplena: ŝiaj maldecidaj okuloj, akcelita koro kaj
manoj tuŝantaj nur la aeron.
Li rememoras ŝin nerva, siaflanke, dum la sunleviĝo kantita de mil voĉoj, kaj vidas ŝin klopodante pruvi ŝian lertecon de malmodesta ĉefkuiristo.
Li aŭskultas ŝin
susuri per malsama voĉo kaj ne tiun kiun ŝi havis ĉiam. Delikata sono eliranta sian animon
kaj farita de la tremoj de ŝia ĉefa kofro, protektita dum jarkvinoj
ombre, sed nun malkovrita kaj deziregante vivan lumon.
Li sentas ŝin algluita je lia haŭto, algluiĝita forte, kaj malalglui ŝin ne eblas kiam la suno naskiĝas kaj donas al ŝi algluajn
fulmojn.
Li portas ŝin mane por ke ŝi vidu, tuŝu kaj sentu, kaj ŝi permezas
tion, tima je la komenco, konfida
je la alia tago kaj gaja je la sekvanta semajno.
Li permezas al ŝi gvidi lin
sub la fontano, kie finfine ŝia tuŝosenso jam ne prenas nur la aeron sed
ekzorgas kaj ekpoluras ŝian novan magneton, rimarkante ke ŝi povas transfiguri ĝin.
Li vidas ŝin ĝojante la impresan
montpejzaĝon alvenantan novan klimaton de senlimaj
ebenoj, kie ŝi ridetas kaj kantas, trinkas
vinon kaj sonĝas, furioziĝas kaj trankviliĝas, dormas laca kaj vekiĝas entuziasma.
Li trairas ŝin malrapide, akompanata de bongustaj
manĝaĵoj kaj vinoj, logita de la sensacio je malkovri
kaj koni ŝin funde, danke al la
preciza laboro farita de ŝi, por malkovri ĉiujn angulojn de ŝia paradizo.
Li sentas ŝin gliti al li, dum tiu sunleviĝo kiam iĝis feloidino kaj same dum aliaj malhelaj frumatenoj lumigiĝantaj samtempe kiam ŝi grimpas.
Li vidas ŝin piediri per malsama ritmo, apogata sur
ruĝo donanta al ŝi junan aeron, trairante,
per gaja paso, placon kies aero odoras je venko.
Li surprize aŭskultas ŝin, kiam ŝi alvenas rapide, rakonti ke ŝi vestas vestaĵojn konceptitajn nur por
eksciti lin multe, por ke li ne rezistu ĝian koloron, ĝiajn mezurojn nek ĝian aspekton kaj santempe ĝoju per la imago de la vejno
supreniranta la senfinon.
Li kunportas ŝin tra mallarĝaj kaj deklivaj stratoj, plenegaj el historio, dum grizaj
vesperoj invitantaj alveni etajn lokojn por varmigi la animojn kaj mildigi la gorĝojn.
Li gustumas ŝin malrapide kaj tra ŝiaj anguloj, tiunokte kiam ŝi permesis
ke li portu ŝin la altecojn gvidita de la lakta gajeco
de gustoj mildiginte ŝin.
Li konas ŝin funde
kaj pli tie de iu ajn atmosfero, dum la
frenezega tagmezo, la urba pejzaĝo malproksime, kiam li instruas al ŝi novajn
ritajn dancojn por la nova korpo de ŝia nova
vivo.
Li revas ŝin je
blanka, la koloro dononta ŝin voluptan brilon kaj kiun ŝi vestos dum novaj noktoj, konceptitaj
por gustumi vivajn gustojn kaj navigi misterajn vojojn.
Li estas certa ke ĉi tiu historio estis brodita per animo kaj
vivo. Kaj se li devu sintezi ĝin per nur unu frazo sufiĉe klara, li dirus ke murego tre bone
konstruita, per fundamentoj ŝajnintaj fortaj kaj kun defendsistemo ĉiam atenta, malsupreniris dum
mallonga tempo. Ŝajnis tiel pova tiu murego ke
pensi pri ĝia ekfalo estis mallogika. Kaj tamen,
kiam ĝi ekfalis, estis
evidente ke nek ĝiaj fundamentoj nek ĝiaj apogoj nek ĝiaj defendoj nek ĝia strukturo estis tiel solidaj
kiel ĝi ŝajnis. Tio kio fortigis la muregon dum tiom
da jarkvinoj ne estis ĝia arkitekturo, sed la legendo aperinta ĉirkaŭ ĝi, kaj la mallumegaj mitoj izolintaj
ŝin
el la mondo.
Ĉio tio falis la plankon. Falis
tiu murego ne volinta fali. Alia mondo, de pli pura aero, ekaperis el tiaj ruinoj.
Antaŭ ol la tagoj, markitaj
el la deko, tra ĝiaj kreneloj pasis ombra
gardistino. Nun, sur la ruinoj de tia grandega muro saltas gaje viva feloidino.
Kaj en tiu sama spaco konstruas, delikate, palacon el kie ŝi ne volas eliri.
Ж Ж
ВИДА