La pordo malfermiĝis
subite, je lia dorso, kaj li ĝiris kaŭze de la bruo kaj la movo kiujn li
perceptis malantaŭen. Kaj ĝirinte, li vidis ŝin.
Tuta lia mondo transformiĝis
je tiu momento. Lia menso freneziĝis; liaj movoj haltiĝis; lia voĉo mutiĝis; kaj
lia rigardo paraliziĝis. Tiam la horloĝo haltiĝis, la bruoj finiĝis kaj la
granda rivero, tie je la fundo, ne kuris plu.
Ĉio okazis je la sublima momento
kiam li vidis ŝin, aperante apud tiu pordo, ekuzante neforgeseblan rigardon kaj
specialan rideton, kiu invitis lin alproksimiĝi.
Kaj li alproksimiĝis tre
malrapide. Liaj kvin sensoj enhavis tiun virinon en blanka kaj mergis lin en la
nova atmosfero ĝirinte ĉirkaŭ ili du.
Tute blanka. Ŝia vizaĝo,
tute kormola. El ŝi emanis voluptemon. Unu vera muzo por la imago.
Ŝi paŝis kaj flosis por ke
li vidu ŝin. Ŝi rigardis kaj ridetis por ke li persekutu ŝin. Ŝi tostis kaj
drinkis por ke li deziru ŝin. Ŝi ripozis kaj dormis por ke li rigardadu ŝin. Ŝi
vekiĝis kaj susuris por ke li ĉirkaŭbraku ŝin.
Li vivis feliĉegajn horojn.
Al tiu enfreneza blanko li kunigis alian blankon per kiu li trairis ŝian
korpon: lakta eliksiro kiu lin kaptis kaj per kiu li gustumis la tutan cinaman
figuron kaj lin transportis en unu novan mondon, plena el nekonataj sensacioj
kaj nekontroleblaj ektremoj.
La likvaĵo grimpis ĉiujn
montojn, trairis ĉiujn valojn kaj glitis tra ĉiuj toboganoj, konstruante alian
blankan vestaĵon kaj farante pli brilan tiun haŭton kiu vidigis ĝin.
No hay comentarios:
Publicar un comentario